?
Pli detala serĉado
Ĉio  (278)
Ne grupigitaj  (3)
Ĉina  (3)
Ampoemoj  (7)
Ampoemoj  (1)
Angla  (1)
Edda poemoj  (10)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (178)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Fragmento el poemo pri Sigurd (Brot af Sigurðarkviðu)

Unua verso:Kion Sigurd / punindan faris
Metro:[Bragarhįttur ekki skrįšur]
Proks. dato:800 – 1100
Litera grandeco
Fragmento el poemo pri Sigurd (Brot af Sigurðarkviðu)

Fragmento el poemo pri Sigurd estas evidente la fina parto de pli longa poemo, kiu perdiĝis. Ĝi komenciĝas per kunparolo de Gunnar kaj Hogni, kiuj havigas Guttorm, sian fraton, por mortigi Sigurd. Brynhild, edzino de Gunnar, ridas kiam ŝi aŭdas pri la mortigo de Sigurd, sed Gudrun, la vidvino kaj fratino de Gunnar kaj Hogni, malbenas siajn fratojn. En la posta nokto Gunnar ne povas dormi, kiam Brynhild vekiĝas kaj pentas, ke ŝi instigis al la mortigo. Ŝi riproĉas Gunnar, ke li rompis siajn ĵurojn al Sigurd, kiu tenis sian fidelecon al Gunnar en la nokto, kiam li kaj Brynhild kuŝis kune.
_ _ _

Hogni diris:
1.
„Kion Sigurd
punindan faris,
ke vi la bravan
mortigi deziras?„

Gunnar diris:
2.
„Al mi Sigurd
ĵurojn faris,
faris ĵurojn,
ĉiujn falsajn*,
tiel min trompis,
kiam li devus
esti pri ĉiuj
¢uroj fidinda.“

Hogni diris:
3.
„Brynhild vin instigis
al granda damaĝo,
venĝon plenumi
urĝe pro malamo,
al Gudrun ŝi domaĝas
ŝian bonan edzon,
sed devas ŝi mem
pri vi kontenti.“

4.
Lupon iuj rostis,
serpenton iujn tranĉis,
donis al Guttorm
lupkarnon por manßi,
antaŭ ol ili kuraĝis
al la saĝa viro
damaĝon fari
vunde mortigan.

5.
Mortis Sigurd
sude de Rejno,
korvo sur arbo
laŭte vokis:
„Atli ruĝigos
per sango glavojn,
viaj ĵuroj
vin detruos.“

6.
Staris Gudrun,
filino de Gjuki,
ekstere kaj jenon
ekparolis:
„Kie estas Sigurd,
reĝo de homoj,
nun, kiam fratoj
rajdas kune?“

7.
Al ŝi respondon
nur Hogni faris:
„Sigurd ni hakis
mortige per glavo,
klinas kapon ĉevalo
super li mortinta.“

8.
Parolis tiam Brynhild,
filino de Budli:
„Nun vi posedas
armilojn kaj landon,
kiujn sola Sigurd
estus reganta,
se li pli longe
sian vivon tenus.

9.
Ne estus inde,
ke li sola regus
heredaĵon de Gjuki
kaj popolon Gotan,
kiam kvin li generis
filojn fervorajn
batali por regi
popolon de la lando.“


10.
Ridis tiam Brynhild,
resonis halo,
nur unufoje
el tuta koro:
„Longe vi posedu
landon kaj regatojn,
jam faliginte
reĝon bravan.“

11.
Diris tiam Gudrun,
filino de Gjuki:
„Absurdajn vortojn
vi nun diras.
Troloj lin prenu,
la murdinton de Sigurd,
malicaj pensoj
venĝon rikoltos.“

12.
Malfruis en vespero,
abunde oni drinkis,
ŝajne amikajn
vortojn oni diris,
ĉiuj en dormon
falis tuj en lito,
sola Gunnar
longe maldormis.

13.
Piedon ne movis,
malmulton diris,
pensoj persekutis
bataliston bravan,
kion sur arbo
ambaŭ diris,
korvo kaj aglo,
kiam hejmen rajdis.

14.
Vekiĝis Brynhild,
filino de Budli,
reĝo-devena,
tuj antaŭ tagiĝo:
„Urĝu min aŭ tenu min,
estas krimo farita,
malĝojo por anonco
aŭ por esti lasita.“

15.
Ĉiuj silentis
je tiuj vortoj,
komprenis malmultaj
virinan konduton,
nun, kiam plorante
ŝi pri tio parolis,
kion ŝi antaŭe
instigis ilin fari.

16.
„Kruelan mi havis
sonĝon, Gunnar,
en halo frostis,
malvarma estis lito,
sed vi, reĝo mia,
de ĝojo manka
rajdis katenita
inter malamikoj.
Tiel forpasos
gento de Nibelungoj,
je fortoj senigita,
ĵurojn vi rompis.

17.
Ne tion vi memoras,
kiam vi ambaŭ
kunfluigis sangon
por ĵurfrateco*,
nun vi tion repagis
per malico mortiga
al tiu dezirinta
vian gloron inter homoj.

18.
Tiam pruviĝis
kiam rajdis bravulo
por al mi proponi
geedzan ligon,
kiel batalisto
tenis ĵurojn
faritajn firme
al la juna reĝo.

19.
Glavon li metis,
de oro ornamitan,
inter ni du,
reĝo altspirita,
estis ĝiaj eĝoj
en fajro forĝitaj,
kaj per veneno
ŝmiritaj rande.“


Pri la morto de Sigurd En tiu ĉi poemo estas rakontite pri la morto de Sigurd, kaj estas ĉi tie dirite, ke ili mortigis lin eksterdome, sed iuj diras, ke ili mortigis lin dormantan en sia lito. Sed germanaj homoj diras, ke ili mortigis lin en arbaro, kaj tiel estas dirite en la Antikva poemo pri Gudrun, ke Sigurd kaj la filoj de Gjuki estis rajdantaj al asembleo, kiam li estis mortigita. Sed tion ĉiuj diras, ke ili lin perfidis kaj atakis lin, kiam li estis kuŝanta kaj nearmita.*



2.3-4 faris ĵurojn / ĉiujn falsajn. Brynhild konvinkis Gunnar, ke Sigurd ŝin malvirgigis, kiam li kuŝis kun ŝi kun aspekto de Gunnar, post trarajdo de la magia fajro. Tio ne estis vera, ili du estis disigitaj per la glavo de Sigurd, kiel Brynhild konfesas en strofo 19.
17  kunfluigis sangon / por ĵurfrateco. En la ĵurfratiga ceremonio la partoprenantoj per sangigaj tranĉoj kunmikis sian sangon por konsekri la fratligecon.
Poemoj de la aŭtoro – Aŭtoro nekonata
Unua verso: Aŭskulton mi petas / de dioj sanktaj,
Grupo:Islanda
Unua verso:„Kiu havas loĝon / en tiuj domoj?
Grupo:Edda poemoj
Unua verso:Kion Sigurd / punindan faris
Grupo:Edda poemoj
Unua verso:Ĝoju, ĝoju, ni kolegoj
Grupo:Latina
Unua verso:Aŭskulton mi petas / de dioj sanktaj
Grupoj:Islanda, Edda poemoj
Unua verso:Prafrue Sigurd / vizitis Gjuki
Grupo:Edda poemoj
Unua verso:Knabo, nura knabo!
Grupo:Edda poemoj
Unua verso:Kiu estas tiu fiŝo / kiu kuras tra la fluo
Grupoj:Islanda, Edda poemoj
Unua verso:Kio tranĉis la kirason?
Grupo:Edda poemoj
Nomo:Poemo de Atli (Atlakviða)
≈ 800–1000
Unua verso:Atli sendis / spertan rajdiston
Grupoj:Islanda, Edda poemoj
Unua verso: En tempo prafora / kiam agloj kriis
Grupoj:Islanda, Edda poemoj
Unua verso:Kolero kaptis / sving-Toron je trovo,
Grupoj:Islanda, Edda poemoj
Nomo:Popolkanto
≈ 1975–2000
Unua verso:Mi volas kun vi amikiĝi
Grupo:Ĉina
Okazaj strofoj de la aŭtoro – Aŭtoro nekonata
Neniuj okazaj strofoj de tiu aŭtoro en la datumbazo