?
Pli detala serĉado
Ĉio  (278)
Ne grupigitaj  (3)
Ĉina  (3)
Ampoemoj  (7)
Ampoemoj  (1)
Angla  (1)
Edda poemoj  (10)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (178)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Mallonga poemo de Sigurd (Sigurðarkviða in skamma)

Unua verso:Prafrue Sigurd / vizitis Gjuki
Metro:[Bragarhįttur ekki skrįšur]
Proks. dato:800 – 1100
Litera grandeco
Mallonga poemo de Sigurd (Sigurðarkviða in skamma)

1.
Prafrue Sigurd
vizitis Gjuki,
Volsungo juna
post mortigo de Fafnir,
akceptis fidon
de ambaŭ fratoj,
ĵurojn ili faris,
potence bravaj.

2.
Al li ili proponis
virinon kaj trezoron,
junan Gudrun,
filinon de Gjuki,
drinkis kaj diskutis
dum multaj tagoj,
Sigurd la juna
kaj la filoj de Gjuki.

3.
Ĝis ili iris
por svati Brynhild,
kun ili Sigurd
rajdis akompane,
Volsungo juna
la vojon konis,
li ŝin havus,
se fato permesus*.

4.
Sudulo glavon
nudan metis,
klingon kun runoj
inter ili du,
nek kisojn al ŝi faris,
nek en brakojn prenis,
knabinon li donis
en zorgon de Gunnar.

5.
Pri sia vivo
ŝi malvirton ne konis
kaj ne difekton,
en sia vivpasado,
neniun hontaĵon
supozan nek realan,
kiam intervenis
nornoj de fatalo.

6.
Sola ekstere
ŝi sidis en vespero.
tiam ŝi malkaŝe
tiel ekparolis:
„Mi tenu Sigurd,
aŭ mi mortu,
viron freŝe junan
en miaj brakoj.

7.
Vortojn mi nun diris,
kiujn mi bedaŭros,
Gudrun lia edzino
kaj mi de Gunnar,
nornoj al ni faris
tiun longan turmenton.“

8.
Ofte ŝi eliras
kun malicaj pensoj
sur lokojn glaciajn
je vespera tempo,
kiam li kaj Gudrun
al lito iras
kaj ŝin Sigurd
vualas per linaĵo,
reĝo el sudo
edzinon karesas.

9.
„Nek viron nek amon
mi ĝui povas,
plezuron trovas
nur en pensoj kruelaj.“

10.
El tiuj pensoj
kreskis fatalo:
„Vi perdos, Gunnar,
mian landon
kaj ankaŭ min mem
vi perdos tute,
neniam mi sentos
kun vi plezuron.

11.
Mi tien reiros
de kie mi venis,
al miaj parencoj
kaj intimuloj,
tie mi sidos
kaj vivon tradormos,
krom se vi morton
al Sigurd suferigos
kaj fariĝos supera
al ĉiuj reĝoj.

12.
Lian filon irigu
laŭ la sama vojo,
junan lupon
ne longe nutru,
ĉar por kiu
pli facilus venĝo,
ol al tiu homo,
kies filo vivas?“

13.
Koleris Gunnar,
malĝojis lia koro,
en pensoj profunde
li sidis tra la tago,
li tion sciis
neniel klare,
kio plej indus
por li fari,
kio plej bonus
por li plenumi,
li sciis ke Volsungon
li forigi devus,
kaj ke post Sigurd
estus dolora manko.

14.
Longe li pensis
sen povi decidi,
estis ne ofte
en tiu tempo,
ke edzinoj lasus
reĝinan staton.
Konsilon li decidis
peti al Hogni,
kiun fidinda
li firme kredis.

15.
„Estas al mi Brynhild
pli bona ol ĉiuj,
filino de Budli,
plej nobla el virinoj,
prefere mi lasu
mian propran vivon
ol perdi la amon
de tiu virino.

16.
Ĉu vi reĝon
pretus perfidi
oron por gajni
kaj poste posedi?
Metalon de Rejno
indas regi,
komforte sidi,
feliĉon ĝui.“

17.
Al tio Hogni
sole respondis:
„Al ni malindas
tion fari,
per glavo rompi
ĵurojn faritajn,
faritajn ĵurojn,
fidojn ĵuritajn.

18.
Ne scias ni sur tero
homojn pli feliĉajn
dum ni kvar fratoj
popolon regas,
kaj vivas tiu plu,
la sudulo brava,
ne scias ni pli faman
bofraton ol Sigurd,
se ni filojn kvin
sukcesus generi
laŭ gento elstarajn
kaj longe eduki.

19.
Scias mi bone,
kiel staras aferoj:
Estas tro grandaj
postuloj de Brynhild.“

Gunnar diris:
20.
„Al Guttorm ni instigu
mortigon plenumi,
nia frato pli juna
kaj malpli scia,
li ne partoprenis
ĵurojn faritajn,
faritajn ĵurojn,
fidojn ĵuritajn.“

21.
Facile estis
netiman instigi,
staris glavo
en la koro de Sigurd.

22.
Reagis tuj por venĝo
viro armil-sperta,
glavon li ĵetis
post tiun sentiman,
flugis al Guttorm
fero brilega
de Gram magia,
el mano de reĝo.

23.
Falis malamiko
en partojn du,
manoj kaj kapoj
frontdirekten,
pieda parto
malantaŭen.

24.
Dormis Gudrun
en geedza lito
ekster zorgoj
apud Sigurd,
sed ŝi vekiĝis
feliĉo-manka,
flosanta en sango
de amato sia.

25. Ŝi manojn kunfrapis
tiel furioze,
ke la fortkuraĝa
sin en lito levis:
„Ne ploru, Gudrun,
tiel kruele,
edzino juna,
viaj fratoj vivas.

26. Havas mi junan
heredanton,
li ne scias
eviti malamikojn,
ili elpensis,
vole nevole,
novan planon*
jam preskaŭ pretan.

27.
Ne rajdos poste,
eĉ se naskus vi sep,
tia nevo elstara
kun ili al kunveno.
Mi klare vidas
la iron de l‘ aferoj:
kaŭzas sola
Brynhild la suferon.

28.
Ŝi min amis
pli ol ĉiun alian,
sed al Gunnar
mi ne misfaris,
bofratajn ligojn
kaj ĵurojn mi tenis,
por eviti intimon
kun lia edzino.“

29.
Vespiris virino,
sed reĝo mortis,
ŝi manojn kunfrapis
tiom forte,
ke resonis pokaloj
treme en angulo,
kaj gakis anseroj
sur hejmokampo.

30.
Ridis tiam Brynhild,
filino de Budli,
unu fojon
el plena koro,
kiam al ŝia lito
ploro atingis,
akra de Gudrun,
filino de Gjuki.

31.
Parolis tiam Gunnar,
reĝo de batalistoj:
„Ne pro tio vi ridas,
virino malica,
gaja en litĉambro,
ke bono vin atendas.
Kial vi rifuzas
la blankan koloron*
nutranto de malico?
Vian finon mi sentas.

32.
Vi meritus
pli ol ĉiuj virinoj,
ke ni Atli* haku
antaŭ viaj okuloj,
ke de via frato
vi vundojn vidus
sangantajn, kiun
vi prizorgi devus.“

Brynhild diris:
33.
„Neniu vin mokas
pro manko de kuraĝo,
sed ne timas Atli
vian malamikecon,
pli longe li vivos
ol vi ambaŭ du
kaj ĉiam pruvos
sian forton pli grandan.

34.
Mi diru al vi, Gunnar,
kvankam vi bone scias,
kiel vi jam frue
kulpojn kolektis,
ne estis mi tro juna,
nek alpremita*,
riĉa je oro
en la hejmo de frato.

35.
Ke edzon mi havu
mi ne deziris,
antaŭ ol Gjukungoj
en la korton rajdis,
tri sur ĉevaloj
princoj potencaj,
neniom bezona
estis ilia vizito.

36.
Al tiu mi promesis
ligon gefianĉan,
kiu kun oro
sur Grani sidis,
ne similis liaj
okuloj la viajn,
kaj neniel aspekte
li al vi similis,
tamen vi kredas
vin reĝoj de potenco.

37.
Kaj tion Atli
diris al mi sola,
ke li ne dividos
propraĵojn hereditajn,
nek oron, nek landon,
se mi ne akceptos
geedzan ligon,
kaj ke sen tio
li ne lasos
al mi trezorojn
al mi donacitajn
dum mia knabinaĝo.

38.
Tiam min okupis
pensoj de dubo,
ĉu mi batalu
brava en kiraso
kontraŭ mian fraton,
tio tiam disfamiĝus
kaj al multaj homoj
zorgojn kaŭzus.

39.
Nian disputon
ni pacigis,
Mi preferis
trezorojn akcepti,
ringojn orajn
de la filo de Sigmund*,
de homo alia
mi riĉaĵojn ne aspiris.

40.
Nur unu mi amis,
sed ne aliajn,
ne ŝanceliĝas
menso valkiria,
ĉion Atli
poste eltrovos,
kiam li aŭdos
pri mia vojo al morto,

41.
ke ne virino
feble mensa
edzon de alia
dumvive sekvu,
venĝon mi havu
pro suferoj miaj.“

42.
Ekstaris Gunnar,
princo de korteganoj,
kaj brakojn metis
ĉirkaŭ kolon de l’ edzino,
ĉiuj klopodis,
tamen diference,
el tuta koro
ŝin malinstigi.

43.
Ŝi forpuŝis
ĉiujn bruske,
de iro mortvoja
ne lasis sin forbari.

44.
Al Hogni li petis
parolon de konfido:
„Mi volas, ke viroj
miaj kaj viaj
halon eniru,
estas urĝa bezono,
por vidi, ĉu eblas
malhelpi ŝian iron
sur vojon de morto,
alie post tempo
ankoraŭ pliaj
malbonoj sekvos.“

45.
Al tio Hogni
jene respondis:
„Neniu malhelpu
ŝin foriri,
de kio ŝi neniam
plu returnu,
pene ŝi eliris
el patrina sino,
estis ŝi naskita
por mizerojn krei,
kaŭzonta al multaj
homoj afliktojn.“

46.
Gunnar malkontenta
iris de parolo
al kie la virino
oraĵojn disdonis.

47.
Ŝi supervidis
siajn propraĵojn,
mortintajn sklavinojn*
kaj damojn de la halo,
kirason surmetis
ore ornamitan
antaŭ ol glavon
tra sin puŝi.

48.
Sur la kusenon
ŝi falis dorsen,
de glavo vundita
kaj jene parolis:

49.
„Nun tiuj venu,
kiuj oron avidas
por akcepti
de mi memoraĵojn,
al ĉiu mi donas
ornamaĵon oran,
korvrilon broditan
kaj brilajn vestojn.“

50.
Silentis virinoj
kaj konsideris,
kaj ĉiuj respondon
samtempe donis:
„Sufiĉe multaj
jam estas mortaj,
vivi ni volas
kaj honoron varti.“

51.
Tiam, repense,
virino linvestita,
juna laŭ aĝo,
jenvorte parolis:
„Malvolontajn
mi ne volas instigi
min akompani
sur la mortovojo.

52.
Tamen sur viaj
ostoj ne brulos
malpli da trezoroj
kiam vi venos,
mortaj min viziti,
neniaj oraĵoj.

53.
Sidiĝu, Gunnar,
nun mi mortonta
edzino via
al vi diros,
ke via ŝipo
ne sekuras havene,
kvankam baldaŭ
mi lastfoje spiros.

54.
Vi kaj Gudrun
repacon trovos
pli baldaŭ ol vi kredas,
memoros en malĝojo
ŝi ĉe reĝo
pri la viro morta.

55.
Naskiĝos knabino,
patrino ŝin nutros,
ŝi estos pli radia
ol tago serena,
Svanhild, pli brila
ol la suno mem.

56.
Vi fordonos Gudrun
por edzina rolo,
kie ŝi al homoj
malĝojon kaŭzos,
ne estos ŝi feliĉa,
donita kontraŭvole,
ŝin Atli
edzinigos,
filo de Budli,
mia propra frato.

57.
Multon mi devas
memori pri perfido,
kiel vi min traktis,
kore suferantan,
vivis senigita
de ĝojo ĉiam poste.

58.
Deziros vi havi
Oddrun kiel edzinon,
sed ŝin Atli
ne al vi donos,
brakumi vi povos
nur sekrete,
tiel ŝi vin amos
kiel mi devus,
se faton pli bonan
ni estus havintaj.

59.
Kruele vin traktos
mia frato Atli,
vin li ĵetigos
en puton de viperoj.

60.
Ne longe poste
tiel okazos,
ke perdos Atli
sian vivon,
sian feliĉon
kaj vivon de filoj,
ĉar Gudrun kun koro
vundita ŝmiros
lian sangon sur liton
per akra klingo.

61.
Estus pli honore
por via fratino
sekvi en morton
sian unuan edzon,
se oni donus
al ŝi bonan konsilon,
aŭ se havus
ŝi mian spiriton.

62.
Pene mi parolas,
sed ŝi neniam
fordonos sian vivon
laŭ mia konsilo,
ŝin leve portos
altaj ondoj
al lando prapatra
de reĝo Jonakr.

63.
Zorge ŝi edukos
filojn de Jonakr,
Svanhild ŝi sendos
al alia lando,
sian filinon
kaj de Sigurd.

64.
Planoj de Bikki
ŝin akre afliktos,
ĉar Jormunrek
tro longe vivos,
tiam estos mortinta
la gento de Sigurd,
suferos Gudrun
pro aferoj pli multaj.

65.
Unu peton
mi al vi faras,
estas tiu peto
mia lasta en mondo:
Funebran brulstakon
starigu tiom grandan
ke estos por ni ĉiuj
sufiĉe vastspace,
por ni, kiuj mortis
kun Sigurd.

66.
Brulstakon kovru
per toloj kaj ŝildoj,
farbitaj teksaĵoj
kaj multaj sklavoj,
bruligu Sigurd
apud mia flanko.

67.
Bruligu ĉe alia
flanko de Sigurd
miajn servistinojn
per juveloj ornamitajn,
du estu ĉe la kapoj
kaj du akcipitroj,
tiam konvene
estas ĉio aranĝita.

68.
Inter ni kuŝu
glavo kun or-ringoj,
klingo akrega,
kiel estis antaŭe,
kiam ni ambaŭ
kune kuŝis
kaj promesojn donis
pri geedza vivo.

69.
Pordo Valhala*,
per ringo ornamita,
sur liajn kalkanojn
pordo ne frapu,
ĉar lin akompanos
mia kuniro,
granda procesio
neniel mizera.

70.
Ĉar lin akompanos
kvin sklavinoj,
ok servantoj
de bona familio,
sklavo intima,
kiu kun mi kreskis,
kaj al mi donacis
Budli, mia patro.

71.
Multon mi diris,
sed dirus pli multe,
se permesus
parolon morto,
feblas voĉo,
vundoj ŝvelas,
veron mi diris,
nun spiron mi lasas.“

3.7-8. li ŝin havus / se fato permesus, t.e. Sigurd estus havinta ŝin, se la fato estus tion permesinta.
26.5-7. ili elpensis ... novan planon: Sigurd diras, ke Gunnar kaj Hogni jam planis mortigi la filon de li kaj Gudrun.
31.7-8. Kial vi rifuzas / la blankan koloron: Gunnar miras, ke Brynhild ne havas blankan vizaĝon, t.e. ke li ŝanĝis sian vizaĝkoloron.
32.
3. Atli: frato de Brynhild.
34.
nek alpremita: Brynhildur aludas al sia feliĉo kaj sendependeco antaŭ ol ŝi estis devigita edziniĝi.
39.
filo de Sigmund: Sigurd.
47.
mortintaj sklavinoj: la sklavinoj de Brynhild jam suferis morton por akompani ŝin en sur la mortovojo.
69.1Valhalo: ĉefejo de Odino, tien iras tiuj falintaj pro armiloj.

Poemoj de la aŭtoro – Aŭtoro nekonata
Unua verso: Aŭskulton mi petas / de dioj sanktaj,
Grupo:Islanda
Unua verso:„Kiu havas loĝon / en tiuj domoj?
Grupo:Edda poemoj
Unua verso:Kion Sigurd / punindan faris
Grupo:Edda poemoj
Unua verso:Ĝoju, ĝoju, ni kolegoj
Grupo:Latina
Unua verso:Aŭskulton mi petas / de dioj sanktaj
Grupoj:Islanda, Edda poemoj
Unua verso:Prafrue Sigurd / vizitis Gjuki
Grupo:Edda poemoj
Unua verso:Knabo, nura knabo!
Grupo:Edda poemoj
Unua verso:Kiu estas tiu fiŝo / kiu kuras tra la fluo
Grupoj:Islanda, Edda poemoj
Unua verso:Kio tranĉis la kirason?
Grupo:Edda poemoj
Nomo:Poemo de Atli (Atlakviða)
≈ 800–1000
Unua verso:Atli sendis / spertan rajdiston
Grupoj:Islanda, Edda poemoj
Unua verso: En tempo prafora / kiam agloj kriis
Grupoj:Islanda, Edda poemoj
Unua verso:Kolero kaptis / sving-Toron je trovo,
Grupoj:Islanda, Edda poemoj
Nomo:Popolkanto
≈ 1975–2000
Unua verso:Mi volas kun vi amikiĝi
Grupo:Ĉina
Okazaj strofoj de la aŭtoro – Aŭtoro nekonata
Neniuj okazaj strofoj de tiu aŭtoro en la datumbazo