?
Pli detala serĉado
Ĉio  (278)
Ne grupigitaj  (3)
Ĉina  (3)
Ampoemoj  (7)
Ampoemoj  (1)
Angla  (1)
Edda poemoj  (10)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (178)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Paroloj de Sigurdrifa (Sigurdrífumál)

Unua verso:Kio tranĉis la kirason?
Metro:[Bragarhįttur ekki skrįšur]
Proks. dato:800 – 1100
Litera grandeco
Paroloj de Sigurdrifa (Sigurdrífumál)

Sigurd rajdis supren ĝis Cervina Monto kaj sin direktis suden al Francujo. Li vidis sur la monto grandan lumon, kvazaŭ de fajro brulanta, kaj brilis la ĉielo supre. Sed kiam li alvenis, li vidis tie muron faritan el ŝildoj kun standardo flirtanta. Sigurd trairis la ŝildomuron kaj vidis, kie kuŝas homo dormanta kun plena armilaro. Li unue deprenis la kaskon de sur ties kapo. Tiam li vidis, ke estas virino. La kiraso estis strikta, kvazaŭ kreskinta al la haŭto. Tiam li tratranĉis la kirason per la glavo Gram ekde la kolo ĝis malsupre kaj ankaŭ tra ambaŭ manikoj. Tiam li deprenis de ŝi la kirason, kaj tiam ŝi vekiĝis kaj ekvidis Sigurd kaj diris:

1.
„Kio tranĉis la kirason?
Kial mi dormon rompis?
Kiu de mi faligis
la grizan katenon?“

Li respondis:
„Filo de Sigmund,
antaŭ nelonge
satigis korvon
glavo de Sigurd.“

Ŝi diris:
2.
„Longe mi dormis,
longe mi dormadis,
longe daŭris mizeroj.
Odino tion kaŭzis,
ke mi ne povis
rompi inerton de dormo.“

Sigurd sidiĝis kaj demandis pri ŝia nomo. Ŝi tiam prenis pokalon plenan de medo kaj donis al li trinkaĵon de memorigo:


3.
„Saluton, tago!
Saluton, tagfiloj!
Saluton, nokto kaj fratinoj!
Kun gracaj okuloj
al ni rigardu,
kaj venkon donu al sidantoj*.

4.
Saluton, Azoj!
Saluton, Azinoj!
Saluton al tero fekunda!
Parolon kaj saĝon
donu al ni, la famaj,
kaj manojn sanigajn, dum ni vivas!“

Ŝi nomiĝis Sigurdrifa kaj estis valkirio. Ŝi diris, ke du reĝoj interbatalis. Nomiĝis unu Hjalmgunnar. Li estis tiam maljuna kaj tre granda batalisto, kaj promesis Odino al li venkon, sed

„la alia estis Agnar,
frato de Aŭda,
neniu kreitaĵo
lin volis protekti.“

Sigurdrifa faligis Hjalmgunnar en la batalo, sed Odino pikis ŝin per dormiga dorno por tion venĝi, dirante, ke ŝi neniam poste havu venkon en batalo kaj ke ŝi edziniĝu, – „sed mi diris al li, ke mi faris la ĵuron kontraŭe, ke mi edziniĝos al neniu homo, kiu povas timi“. Sigurd parolis kaj petis al ŝi instrui al li saĝon, se ŝi havas informojn el ĉiuj mondoj. Sigurdrifa diris:

5.
„Trinkaĵon mi alportas,
batalisto potenca,
per magio fortigitan
kaj majesta gloro,
plenan de sorĉkantoj
kaj sanigaj signoj,
bonfaraj ritoj
kaj favoraj runoj.

6.
Venk-runojn vi sciu,
se venkon vi volas,
ĉizu sur manŝirmilon
kaj sur klingmezon,
disloke sur la glavon
kaj dufoje nomu Tyr*.

7.
Bier-runojn vi sciu
por volas vi malhelpi
trompon de alies edzino.
Sur kornon ilin ĉizu
kaj sur mandorson
kaj sur ungon Naŭd*.

8.
Toston sanktosignu
por malhelpi misfaron
kaj ajlon ĵetu en bieron,
Tiam, mi scias,
ke en ĝin veneno
ne estos miksita.

9.
Help-runojn vi sciu,
se helpi vi volas
al virino akuŝi infanon,
sur polmon ilin marku
kaj ŝiajn manojn tenu
kaj petu la helpon disir*.

10.
Mar-runojn vi sciu
se vi ŝipojn volas
savi sur la maro,
sur pruon ilin ĉizu
kaj sur stirilan platon
kaj per fajro sur remilojn;
kiom ajn altaj
kaj nigraj la ondoj,
vi venos sekura borden.

11.
Branĉ-runojn vi sciu,
se vi volas kuraci
kaj kiel trakti vundojn,
Sur ŝelon ilin ĉizu
de arbo kies branĉoj
sin klinas orienten.

12.
Vort-runojn vi sciu
se volas vi evitigi
insultojn de malamo.
Ilin aranĝu,
ilin kunvolvu,
ilin ĉiujn kunigu,
kie homoj kunvenas
por juĝaferoj.

13.
Mens-runojn vi sciu,
se vi volas fariĝi
pli saĝa ol aliaj homoj.
Ilin elpensis,
ilin forme ĉizis,
ilin kreis Hropt*
el likvo kiu gutis
el la kapo de Heiddraupnir*,
kaj el la korno de Hoddrofnir*.

14.
Sur roko li* staris
kun akra glavo,
kaskon havis sur kapo,
la unuan vorton
kaj runojn de saĝo
diris tiam kapo de Mimir*,

15.
sur ŝildon ĉizitaj
starantan antaŭ la brilanta dio*,
sur orelojn de Arvak*
kaj hufon de Alsvinn*,
sur radon turniĝantan
sub la ĉaro de Hrungnir*,
sur dentojn de Sleipnir*
kaj sur ŝnurojn de sledo,

16.
sur piedon de urso
kaj langon de Bragi*,
sur ungojn de lupo
kaj bekon de aglo,
sur sangajn flugilojn
kaj finon de la ponto,
sur manon de helpo
kaj spuron de fleganto,

17.
sur vitron kaj oron
kaj amuletojn de homoj,
en vinon kaj malton
kaj sur seĝon de honoro,
sur la pinton de Gungnir*
kaj la bruston de Grani*,
sur ungon de norno
kaj bekon de strigo.

18.
Ĉiuj tie ĉizitaj
estis forskrapitaj,
kaj miksitaj kun la sankta medo
kaj senditaj al vastaj vojoj,
ili estas kun Azoj*,
iuj estas kun Elfoj,
iuj kun la saĝaj Vanioj*,
iujn havas la homa gento.

19.
Tiuj estas sanig-runoj,
tiuj estas sav-runoj
kaj ĉiuj bier-runoj
kaj valoraj potenco-runoj
por tiuj ilin uzantaj
ĝustajn kaj sendifektajn
por sia bonfortuno,
Ilin uzu, se vi lernis,
ĝis pereos la dioj.

20.
Nun vi elektu,
proponojn vi aŭdis,
brava tenanto de glavo.
Parolon aŭ silenton
vi devas mem elekti.
Ĉion regas tamen Fato.“

Sigurd diris:
21.
„Mi ne fuĝus for
eĉ se morton mi antaŭscius,
malbrava mi ne naskiĝis.
Viajn konsilojn
amajn mi volas havi
tiom longe, kiom mi vivos.“

Sigurdrifa diris:
22.
„Unuan mi konsilas,
ke vi al parencoj
ĉiam kondutu noble,
iliajn misfarojn
vi prefere ne venĝu,
tio profitas al mortintoj.

23.
Duan mi konsilas,
ke vi ne faru ĵuron
krom se vi ĝin plenumos;
teruraj estas sekvoj
de ĵuro-rompo;
mizera estas ĵur-krimulo.

24.
Trian mi konsilas,
ke vi en asembleo
ne disputu kun stultuloj,
ĉar homo malsaĝa
ofte malbonon diras
pli ol li mem konscias.

25.
Ĉio estas perdita
se vi silentas je respondo,
tiam vi ŝajnas malkuraĝa
aŭ senkaŝe tiel juĝita;
danĝera estas reputacio
se ĝi ne estas bona;
forpasigu lian vivon
kaj repagu tiel lian mensogon.

26.
Kvaran mi konsilas,
se vi renkontas survoje
sorĉistinon malican,
prefere pluiru
ol esti ŝia gasto,
kvankam nokto vin kaptis.

27.
Okulojn atentemajn
bezonas homoj
kie koleraj batalas,
ofte malicaj virinoj
sidas apud vojoj
por dampi glavojn kaj spiriton.

28.
Kvinan mi konsilas,
kvankam aspektas
belaj sur benkoj,
ne lasu al virinoj
vian dormon ĝeni,
nek logu ilin al kisoj.

29.
Sesan mi konsilas,
kvankam dum drinkado
ofendas vortoj de viroj,
ebria vi ne kverelu
kun armita krudulo,
forŝtelas saĝon biero.

30.
Kantoj kaj biero
kaŭzis malĝojon
al multaj homoj,
morton al iuj,
al iuj malfeliĉon,
multas kaŭzoj de misoj.

31.
Sepan mi konsilas,
se vi malpacas
kun homoj de kuraĝo,
estas al homoj
pli bone batali
ol brulon suferi endome.

32.
Okan mi konsilas,
vin gardu kontraŭ malico,
kaj tenu vin for de perfidoj,
virinon ne logu,
nek edzinon de alia,
nek instigu al amoroj.

33.
Naŭan mi konsilas,
ke vi kadavrojn prizorgu,
kie ajn trovitajn sur tero,
ĉu mortintajn pro malsano,
ĉu dronintajn,
aŭ per armiloj mortigitajn.

34.
Varman banon
vi faru al mortintoj,
lavu kapon kaj manojn,
kombu ilin kaj viŝu
antaŭ ol meti en ĉerkon,
kaj petu por ili dolĉan dormon.

35.
Dekan mi konsilas,
ke vi neniam fidu
filon de mortigito,
ĉu lian fraton vi faligis,
aŭ ĉu lian patron;
en filo estas lupo,
eĉ se ŝajne feliĉa pro oro.

36.
Kulpojn kaj malamojn,
nek sentojn de malĝojo
mi ne kredas dormemaj,
saĝon kaj armilojn
bezonas reĝo
por superi inter homoj.

37.
Dek unuan mi konsilas,
ke vi estu singarda,
malbono ĉie sin kaŝas,
longan vivon
mi kredas por reĝo,
sed fortaj sin levas kvereloj.
3.6 sidantoj: tiuj, kiu ĉi tie sidas.
6.6 Tyr: la plej kuraĝa el la dioj.
7.6 Naŭd: nomo de runo (isl. nauð: grava bezono, neceso).
9.6 disir: supernaturaj virinoj.
13.6 Hropt: nomo de Odino.
13.8 Heiddraupnir: Hoddrofnir, estas nekonataj estaĵoj, el iliaj kapo kaj krono gutas likvo, kiu ligiĝas al la saĝo de la mensrunoj kaj la penso de Odino pri ili. 
14.1 sur roko li staris, t.e. Odino. 
14.6 Mimir: (isl. Mímir) giganto laŭ kiu estas nomita Mimisbrunn, la fonto de saĝeco.
15.2 la brilanta dio: la suno, antaŭ ĝi staras ŝildo, kiu protektas la teron de bruliĝo.
15.3-4 Arvak, Alsvinn: la ĉevaloj kiuj tiras la ĉaron de la suno.
15.6 Hrungnir: giganto.
15.7 Sleipnir: la ĉevalo de Odino.
16.2 Bragi: dio de poezio.
17.5 Gungnir: la lanco de Odino.
17.6 Grani: la ĉevalo de Sigurd.
18.5 kaj 7 Azoj kaj Vanioj: triboj de dioj.
Poemoj de la aŭtoro – Aŭtoro nekonata
Unua verso: Aŭskulton mi petas / de dioj sanktaj,
Grupo:Islanda
Unua verso:„Kiu havas loĝon / en tiuj domoj?
Grupo:Edda poemoj
Unua verso:Kion Sigurd / punindan faris
Grupo:Edda poemoj
Unua verso:Ĝoju, ĝoju, ni kolegoj
Grupo:Latina
Unua verso:Aŭskulton mi petas / de dioj sanktaj
Grupoj:Islanda, Edda poemoj
Unua verso:Prafrue Sigurd / vizitis Gjuki
Grupo:Edda poemoj
Unua verso:Knabo, nura knabo!
Grupo:Edda poemoj
Unua verso:Kiu estas tiu fiŝo / kiu kuras tra la fluo
Grupoj:Islanda, Edda poemoj
Unua verso:Kio tranĉis la kirason?
Grupo:Edda poemoj
Nomo:Poemo de Atli (Atlakviða)
≈ 800–1000
Unua verso:Atli sendis / spertan rajdiston
Grupoj:Islanda, Edda poemoj
Unua verso: En tempo prafora / kiam agloj kriis
Grupoj:Islanda, Edda poemoj
Unua verso:Kolero kaptis / sving-Toron je trovo,
Grupoj:Islanda, Edda poemoj
Nomo:Popolkanto
≈ 1975–2000
Unua verso:Mi volas kun vi amikiĝi
Grupo:Ĉina
Okazaj strofoj de la aŭtoro – Aŭtoro nekonata
Neniuj okazaj strofoj de tiu aŭtoro en la datumbazo